Anna Paquin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Paquin
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Anna Hélène Paquin
Naskiĝo 24-an de julio 1982 (1982-07-24) (41-jaraĝa)
en Vinipego
Lingvoj angla vd
Loĝloko Venice vd
Ŝtataneco KanadoNov-Zelando vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Hutt Intermediate School • Raphael House Rudolf Steiner School • Windward School • Windward School vd
Familio
Edz(in)o Stephen Moyer vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1993– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna Hélène PAQUIN ([ˈ|p|æ|k|w|ɪ|n], [PAK|win]; 24a de Julio 1982) estas kanada[1] kaj novzelanda aktorino.[2][3] Naskiĝinta en Winnipeg kaj edukita en Wellington, Paquin faris sian aktordebuton portretante la rolon de Flora McGrath en la amafera drama filmo The Piano (1993), pro kio ŝi ricevis la Oskar-premion al la plej bona duaranga aktorino estante nur 11-jaraĝa, kio faris ŝin la dua plej juna ricevinto de Oskar-premio.[4][5] Ankoraŭ kiel infana aktorino, ŝi ricevis plurajn nomumojn al Premio Por Juna Artisto pro siaj roloj en Fly Away Home (1996), The Member of the Wedding (1997), kaj A Walk on the Moon (1999), kaj nomumon por premio de Screen Actors Guild pro sia apero en la filmo de Cameron Crowe nome komedia dramo Almost Famous (2000). Ŝi aperis ankaŭ en filmoj Jane Eyre (1996) kaj Amistad (1997).

Paquin en Paley Television Festival, Aprilo 2009

Paquin plue ludis elstarajn rolojn en plenkreska aĝo, ekzemple portretante Rogue en la serio de 20th Century Fox nome X-Men (2000–2014), pro kio ŝi estis nomumita por premio Saturn pro sia ludado en la unua seriero. Aliaj filmaj partoprenoj estis en 25th Hour (2002), Trick 'r Treat (2007), Margaret (2011), The Good Dinosaur (2015), kaj The Irishman (2019). Ŝi ludis la ĉefan rolon de Sookie Stackhouse en la privampira drama televidserio de HBO nome True Blood (2008–2014). Pro sia ludado en la serio, Paquin ricevis la premion Golden Globe al la Plej Bona Aktorino en 2009, kaj estis nomumita por kroma premio Ora Globo,[6] same kiel por tri premioj Saturn al la Plej Bona Aktorino kaj por premio de Screen Actors Guild, en 2010. Inter aliaj homoroj, Paquin estis nomumita por premio Primetime Emmy, Golden Globe, kaj Screen Actors Guild pro sia ludado en la televida filmo Bury My Heart at Wounded Knee (2007). Ŝi ricevis kroman nomumon al premio Golden Globe pro sia laboro en televida filmo The Courageous Heart of Irena Sendler (2009).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. "True Blood musical in the works, says show composer", CBC News, 18a de Junio 2014.
  3. Corry, Dominic, "Dominic Corry: New Zealand's Oscar heroes", 15a de Februaro 2013.
  4. Crisell, Luke, "Rogue Star", 21a de Majo 2007.
  5. Anna Paquin. Biography, news, photos and videos (8a de Oktobro 2009). Alirita 24a de Julio 2017.
  6. Biography – Anna Paquin. Alirita 4a de Julio 2018.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Voltaire en la angla Vikipedio.