Anono estas plantogenro kiu konsistas el proksimume 100 - 150 specioj de plejgrandparte tropikajarboj kaj arbustoj kun alternaj unuaraj, ledecaj folioj, el kiuj la plejmulto portas manĝeblajn fruktojn.
La fruktoj estas kunmetfruktoj: ili ekestas el multaj reciproke kuniĝintaj fruktetoj, kiuj ekestas el unu karpelo, sed tamen el la sama floro.
Temas pri la dua plej granda genro el la familio de la Anonacoj. La nomo Anono deriviĝis de "annon" (el la taina lingvo).