Antarkta ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antarkta ŝterno
Sterna vittata - Antarctica I.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Antarkta ŝterno 'Sterna vittata'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Sterna vittata

Johann Friedrich Gmelin 1789

La Antarkta ŝterno (Sterna vittata) estas tipa ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj. Ĝia teritorio estas la sudaj oceanoj.

La monda loĝantaro estas ĉirkaŭ 140,000 individuoj kaj 45,000 reproduktantaj paroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Gix estas tre simila laŭ aspekto al la parenca Arkta ŝterno, sed ĝi estas pli fortika kaj la flugilpintoj estas grizaj anstataŭ nigrecaj dumfluge. Tio kompreneble en reprodukta plumaro dum la suda somero, kiam la Arkta ŝterno jam estis ŝanĝinta sian plumaron al nereprodukta aspekto.

La Antarkta ŝterno estas eta birdo 31-40 cm longa kun enverguro de ĝis 80 cm. Ties beko estas kutime malhelruĝa aŭ nigreca. Ĝi estas ĉefe helgriza kaj blanka, sed ĝi havas nigran kronon dum reproduktado. For de tiu sezono la nigro blankiĝas ĉefe per blankaj punktoj antaŭe kaj la frunto estas blanka; krome la ruĝa beko nigriĝas. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj. La flugilpintoj estas griznigraj.

La plumaro de junuloj estas blanka ĉe ventro, frunto, nuko kaj brusto. La dorso estas griza kaj la beko estas nigra. Nematuruloj havas similan plumaron kiel plenkreskuloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La reproduktado okazas ekde fino de novembro ĝis komenco de decembro (sudhemisfera somero). La ino demetas 3 ovojn en kamuflitajn nestojn, por ke la predantaj mevoj ne manĝu ilin. Kovado daŭras ĉirkaŭ 23 tagojn. La idoj eloviĝas el decembro ĝis februaro kaj estas zorgitaj de la patrino. Rabmevoj estas la ĉefaj predantoj de ovoj kaj idoj de tiu ĉi specio kaj eĉ persekutas la junulojn.

Aprile komencas la migrado de tiu ĉi specio al pli nordaj teritorioj, ekzemple al Sudafriko ĝis septembro kaj oktobro.

Tiu ŝterno manĝas enmare ĉefe etajn fiŝojn kiel la Antarkta haringo, krilon kaj krustulojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

S. v. bethunei
S. v. gaini
S. v. georgiae
S. v. macquariensis
S. v. tristanensis
S. v. vittata

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ian Sinclair, Phil Hockey and Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]