Antoine Laurent de Jussieu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jussieu.
Antoine Laurent de Jussieu

Antoine Laurent de Jussieu (* 12-a de aprilo 1748 en Lyon; † 17-a de septembro 1836 en Parizo) estis franca botanikisto.

Jussieu estis la iniciinto de natura sistemo de plantoj kaj verkis la unuajn priskribojn de multaj plantfamilioj. Lia ĉefverko estas Genera plantarum, aperinta en 1789. De 1770 ĝis 1826 Jussieu estis profesoro ĉe Jardin des Plantes en Parizo.

En scienca literaturo lia nomo estas mallongigata kiel Juss..

Lia filo Adrien de Jussieu ankaŭ estis botanikisto, li iĝis direktoro de Jardin des Plantes en 1826.

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Antoine Laurent de Jussieu en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)