Anton Orel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Orel
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1914 (1914-10-11)
Morto 18-an de septembro 1948 (1948-09-18) (33-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Germana Nacia Teatro respektive Weimarer Theaterbühne je Vajmaro kie Orel aktivis dum ne tute kvar jaroj

Anton OREL (naskiĝinta la 11-an de oktobro 1914 en Radovljica, mortinta la 18-an de septembro 1948 en Ljubljano) estis slovena operkantisto en la kategorio de baso kaj baritono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Orel trejniĝis ĉe la labaka konservatorio solistecen ĉe Julij Betetto. En Vieno li daŭrigis la studojn ĉe Marie Rado-Danielli. Sekvis etaj surtabulaj sinprezentoj inter 1937 kaj 1940. Inter 1942 kaj 1945 li estis dungita ĉe Germana Nacia Teatro en Vajmaro, ĉefe en roloj de operoj de Richard Wagner. Okaze de la 60-datreveno mortotaga de la komponisto surscenigitis la operciklo La ringo de la Nibelungo.[1] Tiam Orel estis en la rolo de la giganto Fasolt. Aliafoje en tiu de Titurel ĉe Parsifalo.[2] Vajmare intertempe loĝis li en la domo ĉe Zelterweg 5.[3]

Post la Dua mondmilito li revenis patrujen kaj spekteblis kaj aŭdeblis en diversaj gravaj basaj kaj basbaritonaj roloj ĉe la Operejo de Labako[4].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Das Rheingold, teatra bulteno de la 13.2.1943
  2. Parsifal, teatrobulteno, 18.4.1943
  3. Deutsches Bühnen-Jahrbuch, 55/1944, p. 436.
  4. Enciklopedija Slovenije, volumo 8, eldonejo Mladinska knjiga, Labako 1994