Antoni Lange
Antoni LANGE (ĉ. 1861 en Varsovio – 17-a de marto 1929 samloke) estas unu el la plej famaj pola poetoj el la epoko de pola parnasismo kaj simbolismo, li estas ankaŭ rigardita kiel apartenanta al la Dekadenca movado. Li estis fakulo pri Romantikismo, franca literaturo kaj populariganto de orientaj kulturoj. Li estas fama por lia tutnova romano Miranda.
Li estis poligloto kaj tradukis anglajn, francajn, hungarajn, italajn, hispanaj, serbajn, egiptajn kaj orientajn verkistojn en la polan kaj polajn poetojn en la francan kaj anglajn lingvojn. Li estis ankaŭ unu el la plej originalaj poetoj de la Junpollanda movado. Lia laboro estas ofte komparita al Stéphane Mallarmé kaj Leconte de Lisle
Aperis en Esperanto
- Libroj de profetoj, traduko de Antoni Grabowski en El Parnaso de Popoloj, 1913.