Antonio Isasi-Isasmendi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Isasi-Isasmendi.

Antonio Isasi-Isasmendi (n. Madrido, Hispanio, 22-a de marto de 1927) estas kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro hispana.

Li kreis sian propran produktoran entreprenon kaj per tiu reĝisoras kaj produktoras filmojn kaj naciajn kaj internaciajn kiaj “La Mascara de Scaramouche”, kunproduktaĵo franci-hispana, “They come to robb Las Vegas” de Usono, Germanio, Italio, Francio kaj Hispanio, “The summer time killer”, de Hispanio, Italio, Francio. Poste li filmas “El Perro” (La hundo) pri samnoma romano de Alberto Vázquez-Figueroa kun Francio, Hispanio kaj Italio, internaciaj produktaĵoj distribuitaj tutmonde per Warner Bros, Columbia aŭ Embassy, inter aliaj grandaj kinentreprenoj.

Por li laboris aktoroj kiaj Lee J. Cobb, Elke Sommer, Karl Malden, Raf Vallone, Jack Palance, Olivia Hussey, Jason Miller, Lea Masari, Gerard Barray, Gary Loockwood, Horst Buchholz, Klaus Kinski, Fernando Rey, Francisco Rabal, Maribel Verdú aŭ Germán Cobos inter aliaj.

Li estis membro de multaj ĵurioj de kinfestivaloj kaj ankaŭ ricevis multajn premiojn.

Li estas ankaŭ verkisto.

Lia filino, la aktorino María Isasi, naskiĝinta en 1975, estas frukto de lia rilato kun la aktorino Marisa Paredes.