Raf Vallone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raf Vallone
Persona informo
Raf Vallone
Naskonomo Raffaele Vallone
Naskiĝo 17-an de februaro 1916 (1916-02-17)
en Tropea
Morto 31-an de oktobro 2002 (2002-10-31) (86-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Loĝloko Sperlonga vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Torino • Liceo Classico E Musicale "C. Cavour" vd
Familio
Edz(in)o Elena Varzi vd
Infanoj Eleonora Vallone • Saverio Vallone vd
Profesio
Okupo futbalisto • ĵurnalisto • teatra aktoro • filmaktoro • partizano vd
Aktiva dum 1942–1995 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raffaele "Raf" VALLONE (la 17- an de februaro 1916 - la 31-an de oktobro, 2002 ) estis itala futbalisto kaj kinoaktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vallone, kies patro estis advokato, studis juron en Torino kaj laboris en la oficejo de sia patro. Li ludis kiel profesia futbalisto en Serio A ĉe la Torino Futbala Klubo kaj gajnis la konkurson Coppa Italia kun sia teamo en 1935.

Li estis nomumita la estro de la kultursekcio de la gazeto L’Unità de la Itala Komunista Partio same kiel filmkritikisto por la gazeto La Stampa.

Dum la Dua Mondmilito li estis membro de la kontraŭfaŝisma komunista rezisto.

Li ekis sian filma kariero en 1942, kiam li aperis en malgranda rolo en la filmo «Noi Vivi», kies intrigo sekvas romanon We the Living fare de Ayn Rand. En 1949, reĝisoro Giuseppe de Santis roligis lin en la novrealisma filmo Riso amaro kune kun Silvana Mangano kaj Vittorio Gassman. Vallone ankaŭ aperis kun ili en la filmo Anna (1951).

Li komencis internacian karieron kaj aperis en dekduoj da filmoj, la plej granda parto de ili en apogaj roloj. En 1960 li aperis en la filmo La Chuchara kune kun Sophia Loren.

En 1957, li aperis en la filmo La Florvendisto (itale "La Violatra") apud Sara Montiel.

En 1961, li aperis en la filmo El Cid kune kun Charlton Heston kaj Sophia Loren.

En 1962 li rolulis la ĉefrolon de Eddie Carbone en la filmo A Mirror Over the Bridge reĝisorita de Sidney Lumet surbaze de la teatraĵo de Arthur Miller. Por tiu ĉi rolo li gajnis la Premio David Di Donatello por plej bona aktoro.

En 1963 li aperis en la filmo The Cardinal de John Huston.

En 1966 li aperis kiel Pastoro en la filmo Nevada Smith kune kun Steve McQueen.

En 1990 li aperis en la filmo The Godfather Part III kiel Kardinalo Lamberto.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]