Antonio Ruberti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Ruberti

Antonio Ruberti, naskiĝinta la 24-an de januaro 1927 en Aversa, mortinta la 4-an de septembro 2000 en Romo, estas itala politikisto kaj inĝeniero. Li inter alie inter la jaroj 1987 kaj 1992 estis membro de la registaro de Italio kaj poste estis komisaro en la tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Union inter la jaroj 1993 kaj 1995. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn scienco, esploro, teknologia evoluo kaj eduko. Dum la periodo de lia prezido, inter alie ekfunkciis la eŭopraj programoj Sokrates kaj Leonardo da Vinci pri interŝtataj interŝanĝoj de junaj sciencistoj kaj edukistoj. Antonio Ruberti estas membro de la Partio Socialista de Italio (PSI).