Aphra Behn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aphra BEHN

Aphra BEHN (naskiĝis 1640, mortis la 16-an de aprilo 1689) estis angla verkistino. Ŝi estas konsiderata la unua virino, kies profesio estis la verkado.

Pri ŝia vivo oni scias malmulton. Sian infanaĝon ŝi pasigis en Kent; kiel junulino ŝi (probable kun sia familio) vojaĝis al Surinamo kaj reveninte ŝi vivis ĉefe en Londono. Ŝi edziniĝis, kaj post la morto de la edzo ŝi vivtenis sin de la verkado. Tio elvokis akrajn kritikojn: unue, ĉar memstaraj virinoj tiutempe ĉiukaze estis suspektindaj kaj due, ĉar ŝiaj verkoj ofte estis frivole erotikaj.

Oni sendube scias, ke ŝi estis rekrutita kiel spionino fare de la angla reĝo Karlo la 2-a, komence de la dua angla-nederlanda milito, cele senmaskigi duoblan agenton en eksterlando. Sed Karlo ŝajne pripagis nur parton – aŭ eĉ tute ne pripagis – la laboron de Aphra, kiu konsekvence suferis pro manko de mono post sia reveno al Anglio. Behn krome fariĝis vidvino, trafis povrecon, kaj eĉ restadis dum kelkaj tagoj en malliberejo pro troaj ŝuldoj, antaŭ ol finfine famiĝi kaj obteni literaturan sukceson. La juna virino kapablis elverki tre elegantajn poemojn, kiujn ŝi facile vendis kaj uzis por akiri famon. Aphra Behn cetere verkis plurajn teatraĵojn, kiuj ricevis favoran akcepton de la publiko kaj konfirmis ŝian statuson de plene establita verkistino: dum la 1670-aj jaroj, nur la teatraĵojn de John Dryden oni ludis pli ofte ol tiuj de Behn.

Ŝia plej fama verko estas la romano Oroonoko, kiu kritikis la sklavecon kaj respegulis spertojn de la aŭtorino akiritajn en Surinamo. Oroonoko estis eldonita en la jaro de ŝia morto, kiam ŝi estis 48 jarojn aĝa. Inter la romanoj de la verkistino Oroonoko ĉiam restis la plej studata.

La aŭtoro Philip José FARMER roligas Aphra Behn en sia pentalogio riverworld (rivermondo) kaj por tio faris biografiajn esplorojn pri ŝi. Kompreneble oni ne scias, kie finiĝas biografio kaj komenciĝas fikcio.

Aphra Behn mortis en Londono.

Listo de verkoj

  • The Dutch Lover (teatraĵo, 1673)
  • The Rover, or, the Banish't Cavaliers (teatraĵo, 1677)
  • The Round Heads, or, the Good Old Cause (teatraĵo, 1681)
  • The City Heiress (teatraĵo, 1682)
  • Oroonoko, or, the History of the Royal Slave (romano, 1688)

En Esperanto aperis

  • La komplezema amatino (poemo). En: Angla Antologio, vol. 1, p. 157

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://etext.library.adelaide.edu.au/b/behn Fonto por iuj el la pli supre menciitaj laboroj greke http://www.lit-arts.net/Behn La paĝo de Aphra BEHN greke http://www.lespress.de/032004/texte032004/zeitreise032004.html