Apokalipso (ĝenro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albrecht Dürer, la kvar rajdistoj el la biblia Apokalipso 6

Apokalipso, laŭ frua Judismo kaj kristanismo estis iu malkaŝo de sekretaj, kaŝitaj aferoj, kiujn Dio konigis tra speciale tiucele elektita profeto.

La vorto indikas kaj la ĝenron entute kaj ankaŭ povas indiki specifan verkon - plej konata kompreneble estas la Nov-Testamenta libro Apokalipso de Johano.

Ekzistas pluraj apokalipsoj. Tiu speco de literaturo estas grava en la historio de l' juda-kristana-islama tradicio, ĉar nocioj kiel resurekto el la mortintoj, Tago de l' JuĝoLasta Juĝo kaj ankaŭ la Infero mem ĝuste en tiaj revelaciaj tekstoj fariĝis eksplicitaj.

La vorto, Greka de-origine, signifas fakte "Malkaŝiĝo" aŭ "Malkaŝo" ("Levo de vualo"). Origine uzis ĝin Greke-parolantaj Judoj, poste Kristanismo transprenis la terminon.

Karakterizaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Apokalipsa literaturo estas propra ĝenro de literaturo.

Temas pri malkaŝo de sekretoj de Dio. Tiu Dio donas certajn ĝis tiam sekretajn sciojn al elektita profeto. Ofte temas pri aferoj, kiujn la homo neniam el si mem povus ekscii: aferoj neniam jam okazintaj, kiel la Fino de la Mondo; la Lasta Juĝo, la celado de Dio, ktp.

La Etiopia libro Henoĥ estas la plej ampleksa Apokalipso, kiun ni konas.

En kelkaj Apokalipsoj la profeto ricevas sian scion en sonĝo, foje en vizio. Por la celata mesaĝo tio supozeble estas la plej taŭga metodo transdoni informojn.

Kelkaj Apokalipsoj[redakti | redakti fonton]

Sep Trumpeto de Apokalipso

La plej malnova ekzemplo de l' ĝenro, kiun ni konas, estas la Biblia libro Daniel. Kiel sciate, laŭ Juda kompreno tiu ĉi verko ne apartenas al la - kutimaj - profetoj. Post longa fastado, Daniel atingas bordon de rivero, kaj tiam aperas al li iu ĉiela persono kiu donas revelacion (Daniel 10:2).

Johano de l' Apokalipso en NT, havas kompareblan sperton.

La Greka Apokalipso de Baruĥ, same kiel la Siriaka variaĵo diras ion tian al ni.

Tre ampleksa Apokalipso estas la Duakanona libro 2 Ezra.

Kelkaj el la apokalipsoj estis enprenitaj en la Septuaginton, kaj do fariĝis kanonaj en kelkaj eklezioj, sed aliaj ne.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ippolito, Apocalisse cristiana. Sull’Anticristo, Mimesis, 2012 ISBN 8857511898, 9788857511894

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]