Arantxa Sánchez Vicario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arantxa Sánchez Vicario [prononco "Aránĉa Sánĉes Vikário"] estas kataluna tenisisto, internacie ludanta por Hispanio. Ŝi naskiĝis la  18-an de decembro 1971(nun 1971-12-18) en Barcelono, do nun estas 52-jara. Ekde la jaro 1985 ŝi estas tenisa profesiulo. Inter alie ŝi en 1990 kune kun sia frato, la tenisisto Emilio Sánchez, kaj duafoje en 2002 kun la samlandano Tommy Robredo, gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Nun ŝi vivas en Andoro.

Eksteraj ligiloj