Archiud
Archiud [arkjud] (hungare: Mezőerked, germane: Arkeden) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Bistriţa. Administre ĝi apartenas al Teaca.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 1 171 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 805 (rumanoj, 4% hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skribe estas en 1238. En mezepoko ĝi estis saksa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Kolozs).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]
- György Lázár grafo (Szárhegy, 31-a de marto 1807 - 1861): generalo
- János Móga (Gázlós, 25-a de decembro 1784 - 10-a de novembro 1861): generalo.
- Ion Vlad (n. 26-a de novembro 1929): rumana literaturhistoriisto, kritikisto.