Argo (ŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Argo sur bildo de Lorenzo Costa el la 16-a jarcento

Argo estis fama ŝipo de Argonaŭtoj, per kiu ili navigis por ora ŝaffelo al Kolĉido. Konstruisto de la ŝipo estis Argo, filo de la heroo Arestoro. Sed oni rakontis, ke la ŝipon konstruis agrabla mara dio Glaŭko kiu ankaŭ stiris ĝin dum navigado de Argonaŭtoj. La ŝipon akompanadis kaj gardis diino Atena. Estro de la ekspedicio estis Jazono, laŭrajta heredanto de la trono en Iolko, kiu tamen plenumon de sia rajto neniam finatendis.


Argo estis ŝipo ĝis tiam nevidebla, kun kvindek remiloj kaj tamen tiel malpeza, ke la navigistoj povis ĝin porti sur ŝultroj. Anaron kreis kvindek plej bonaj viroj el la tuta Grekio, ĉiuj famaj herooj, inter ili Heraklo, Tezeo, Peleo, Meleagro, sed ankaŭ fama poeto Orfeo, majstro stiristo Tifiso, minimume du aŭguristoj kaj multaj pluaj. Heraklo devis sidi meze de la ŝipo, ĉar se li venis flanken, la ŝipo kliniĝis tien. Sed ankaŭ sub liaj piedoj ĝi subakvigadis sin pli profunde ol alie.


Kiam la ŝipo estis lanĉata sur la akvon, la anaro oferis al dioj kun petoj al Apolono pri sukceso de la ekspedicio kaj feliĉa reveno. Ĉe eknavigo sekvis grandegan ŝipon amaso da homoj kaj admiris ĝian belecon kaj brilantajn armilojn de la anaro.


Loko, kie Argo unue albordiĝis por tranoktado, estis honore al ĝi nomigita ankaŭ Argo.


Dum sia pilgrimado la ŝipo regis kaj preterigis multajn danĝerojn.

  • Kiam Argo navigis tra markolo Bosporo, kie du rokoj Simplegadoj senĉese dis- kaj kun-iĝadis kaj kunpuŝigadis kaj frakasadis ĉion en ilia vojo, la Argonaŭtoj lanĉis kolombinon, kiu traflugis feliĉe inter la rokoj kaj nur kelkaj plumojn el ĝia vosto la rokoj forŝiris. Poste ekmoviĝis Argo, ĉiuj pene remis, sed torentaj fluoj ĉiam trenis ĝin reen. La ŝipo tranavigis nur per forta helpo de diinoj kaj najadoj. Nur ornamaĵon sur pobo la rokoj disfrakasis, kiam ili kunpuŝiĝis post la ŝipo. Poste la rokoj disiĝis kaj de tiam ili firme staras senmove. Nome estis dirite en orakolo, se tranavigos ununura ŝipo, la rokoj poste jam ne ĝenos la aliajn.
  • Jam ĉe konstruado de la ŝipo estis en ĝi enmetita sorĉa peco de la ĉeftrabo. Ĝi surprize anoncadis al ŝipanoj, kio malfacila dum vojaĝo ankoraŭ atendas ilin.
  • Post forveturo el lando de fajakoj la ŝipo venis en sablaĵojn kaj malprofundaĵojn kaj la anaro neeviteble devis preni ĝin sur la ŝultrojn kaj porti dek du tagojn kaj dek du noktojn trans dezerto. Nur apud Tritona golfo dio Tritono venigis ilin al la profunda akvo.


La longa vojaĝo de la ŝipo Argo finiĝis tie, kie ĝi komencis, en fama urbo Iolko, kie ĝi estis solene bonvenigata. La ŝipo kaj ĝia anaro akiris renomon kaj gloron. Mito pri Argonaŭtoj estas enu el la plej famaj en la greka mitologio.


La lasta mencio pri la ŝipo Argo rakontas, ke ĝi longe putriĝis sur forlasita loko. Sub ŝia detruata pobo trovis sian morton Jazono, serĉanta malantaŭ ĝi ombron.