Ariana baptisterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ariana baptisterio*
Monda Heredaĵo

Baptistery.Arians02.jpg
Lando Flago-de-Italio.svg Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Fonto 788
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Koordinatoj 44°25′07.4″N 12°12′08.6″E  /  44.418722°N, 12.202389°O / 44.418722; 12.202389 (Ariana baptisterio)
Registra historio
Registrado 1996  (20-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Ariana baptisterio (itale, Battistero degli Ariani) en Raveno (Italio) estas la plej atikva el la ok strukturoj de Raveno, deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1996. Ĝi estis starigita de la ostrogota reĝo Teodoriko la Granda inter fino de la 5a kaj komenco de la 6a jarcentoj. Ĝi estas samtempa kun la Baziliko Sankta Apolinaro la Nova.

Oni nomas ĝin Ariana por distingi ĝin de la Ortodoksa baptisterio. La du konstruaĵoj, kun la sama funkcio, apartenis al la du malsamaj kristanaj komunumoj kiuj kunvivis iame en Raveno. Ĉi baptisterio apartenis al la sekvantoj de arianismo.

En 565, post la kondamno de la ariana doktrino, tiu malgranda strukturo el okflanka briko estis konvertita en katolika oratorio kun la nomo Sankta Maria.