Arkivejo Jura Brüschweiler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkivejo Jura Brüschweiler
arkivo
Komenco 2014 vd
Geografia situo CH1903: 593534 / 246046 (mapo)47.3652237.353032Koordinatoj: 47° 21′ 55″ N, 7° 21′ 11″ O; CH1903: 593534 / 246046 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Arkivejo Jura Brüschweiler (Svislando)
Arkivejo Jura Brüschweiler (Svislando)
DEC
Arkivejo Jura Brüschweiler
Arkivejo Jura Brüschweiler
Map
Arkivejo Jura Brüschweiler
Retejo Oficiala retejo
vdr

Arkivejo Jura Brüschweiler posedas la plej grandan kolekton da dokumentoj pri la svisa pentristo Ferdinand Hodler. Ĝi situas en Ĝenevo kaj en Delémont, en kantono Ĵuraso ambaŭ en Svislando. La misio de tiu privata arkivejo estas konservi kaj valorigi la dokumentaron pri la vivo kaj verko de la svisa pentristo Hodler (1853-1918). Tiun dokumentaron kunmetis la historiisto pri artoj Jura Brüschweiler (1927-2013).

Kun komenco en la kvindekaj jaroj Brüschweiler kolektis ade diversajn dokumentojn pri Hodler, de Hodler, objektojn, kaj tiel arigis proksimume 80 000 unuojn. Fotoj, desegnaĵoj, manuskriptoj, leteroj, kontraktoj, eltondaĵoj el gazetoj konsistigas tiun arkivaĵon. Parto de ili aperis en ekspozicio en Zuriko en 1998, sed la plimulto de tiu trezoro estas ĝis nun ne montrita.

En la jaro 2014 fondiĝis la Arkivejo Jura Brüschweiler sub la gvidado de Sinjoro Niklaus Manuel Güdel. La Arkivejo havas tri celojn:

  • valorigo kaj prezento por la publiko de tiuj valoraj dokumentoj diversaj.
  • publikigo de novaj verkoj surbaze de la sciencaj esploroj. Jam tri libroj pri Ferdinand Hodler aperis.
  • preparo kaj okazigo de diversaj ekspozicioj.

Arkivejo Jura Brüschweiler kaj Hector Hodler[redakti | redakti fonton]

Notindas, ke en la vasta kolekto de dokumentoj ĉirkaŭ Ferdinand Hodler troviĝas 610 dokumentoj de Hector Hodler aŭ pri Hector Hodler, la filo de Ferdinand. Tiuj dokumentoj estas skanitaj kaj tajpitaj. Ili konsistigas la bazon de planita dulingva libro (fr kaj eo) en verkado (2019).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo parte fontas el la franclingva samtema artikolo.