Armenoj en Abĥazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abĥazio en Kartvelio

La armenoj en Abĥazio estas la dua plej granda etno en la regiono de Abĥazio post la abĥazoj mem. La armenoj ekloĝis en Abĥazio en malfrue 19-a kaj frua 20-a jarcento kaj nun estas la plej granda etno en Gagra, Suĥumo kaj Gulripsh-distriktoj formante 20% el la abĥazia loĝantaro kun 45,000 el totalo de 215,000.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam kelkaj armenoj vivis en Abĥazio en la Mezepoko, signifa armena enmigrado al Abĥazio komenciĝis en la malfrua 19-a jarcento kiam Abĥazio multe senhomiĝis pro la amasa elirado de abĥazoj al la Otomana Imperio post la rusa subpremo kontraŭ la ribelo en Abĥazio; en la sama tempo kiam kontraŭ-armenaj pogromoj komenciĝis tie kaj la sinteno de la Sublima Pordo rekte iĝis pli kaj pli malbona. Tial pli da armenoj venis al Abĥazio en 1910-aj jaroj fuĝante de la Armena genocido.

Dum la milito en Abĥazio de 1992-1993 la plimulto de la armenoj apogis abĥazojn kaj multaj batalis je ilia flanko. Armenoj estis kvarono de la abĥazia armeo kaj dudek armenoj etis premiitaj per la titolo Abĥazia Heroo kaj 242 estis mortigitaj en batalo. Armena loĝantaro malkreskis post la milito kaj multaj armenoj forlasis la landon (plejparte al Rusio kaj Armenio) pro la ekonomiaj afliktoj.