Artie Shaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artie SHAW

Artie SHAW [ARti ŜO], naskita Arthur Jacob Arshawsky je la 23-a de majo 1910 en Novjorko, mortinta je la 30-a de decembro 2004 en Los-Anĝeleso, estis fama ĵaza klarnetisto, komponisto kaj bandestro.

Li krome estis literatura verkisto kaj sekvis tiun profesion dum intencaj paŭzoj en sia ĵazista kariero kaj tuttempe post 1954.

Li eklernis ludi saksofonon je la aĝo de 15 jaroj kaj je 16 komencis koncerti. Famon li akiris interalie per la peco "Begin the Beguine", kiun prezentis lia propra bando. Per la peco "Interludo je noto b" (angle interlude en B flat) li fondis novan stilon, poste konatan kiel "Tria Fluo" (angle Third Stream). Dungante la kantiston Billie Holiday li estis la unua blankrasa bandestro, kiu dungis nigrulan virinon kiel plentempe okupatan kantiston.

Shaw partoprenis la Duan Mondmiliton kiel estro de orkestro de la usona mararmeo. Kun sia bando li turneis tra la pacifika regiono por amuzi usonajn soldatojn. foje per kvar koncertoj en unu tago.

Shaw havis ok edzinojn (unu post aliaj), inter kiuj estis Betty KERN, Ava Gardner, Lana Turner kaj Evelyn Keyes.

En 2004 Show estis honorata per la premio Grammy [GREmi] pro sia verkaro.

Eksteraj ligiloj

greke http://web.cfa.arizona.edu/artieshaw greke http://www.artieshaw.com/bio.html greke http://www.hepjazz.com/bios/artieshaw.html