Artikolo 56 de la konstitucio de la kvina Franca Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La artikolo 56 de la konstitucio de la kvina Franca Respubliko difinas la konsiston de la Konstitucia Konsilio kaj la manieron nomumi ties membrojn.

Teksto[redakti | redakti fonton]

La Konstitucia Konsilio konsistas el naŭ membroj, kies mandato daŭras naŭ jarojn kaj ne estas renovigebla. La Konstitucia Konsilio renoviĝas po triono ĉiun trian jaron. Tri membroj estas nomumitaj de la Prezidanto de la Respubliko, tri de la prezidanto de la Nacia Asembleo, tri de la prezidanto de la Senato. La nomummaniero antaŭvidita en la lasta alineo artikolo 13 aplikiĝas al tiuj nomumoj. La nomumoj faritaj de la prezidanto de ĉiu ĉambro estas submetataj al la sola opinio de la konstanta kompetenta komisiono de la responda ĉambro.

Aldone al la naŭ membroj supere antaŭviditaj, estas tutvivaj plenrajtaj membroj de la Konstitucia Konsilio la eksaj prezidantoj de la Respubliko.

Le prezidanto estas nomumita de la prezidanto de la Respubliko. Li havas decidpovan voĉon kaze de egala divido de voĉoj.

La du lastaj frazoj de la 1-a alineo, kiu antaŭvidas ke la Parlamento diras sian opinion pri la nomumoj de la membroj de la Konstitucia Konsilio, estis aldonitaj per la konstitucia revizio de la 23-a de julio 2008[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]