Artodomo Meyenburg (Nordhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunsthaus Meyenburg

La Artodomo Meyenburg (germane: Kunsthaus Meyenburg) troviĝas en Nordhausen, Germanujo (Alexander-Puschkin-Straße 31).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La en 1907 laŭ la stiloj de Secesio kaj historiismo konstruita vilao jam en 1927 ŝanĝitis en muzeon pri stilmebloj okaze de la 1000-datreveno urbofonda.

En 2002 iĝis profundaj restaŭradlaboroj de la interno de muzeo nomita laŭ la reformanto kaj urbestro Michael Meyenburg. Tiam ĝi ankaŭ faritis artodomo, kiu servas hodiaŭ kiel sidejo de la Fondaĵo Ilsetraut-Glock-Grabe kaj de la urbaj artokolektoj. La ekspoziciejoj nove faritis en intensaj secesistilaj koloroj laŭ historiaj modeloj kaj liveras al la prezentitaj grafikaĵoj nekutiman fonon.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Ilsetraut Glock, artistino naskita en Nordhausen, donacis en la 1998-a jaro al la urbo ampleksan kolekton da presitaj grafikaĵoj de elstaraj artistoj de la 19-a kaj la 20-a jarcento: de Ernst Barlach, Max Klinger, Max Slevogt, Alfred Kubin, Lyonel Feininger, A. R. Penck, Jörg Immendorff, Andy Warhol, Horst Janssen. Tiel la kolekto donas sufiĉe kompletan enrigardon en la grafika artista agado en tuta Eŭropo.

Fokuso kuŝas pri verkoj de la klasika moderna arto, reprezentita i.a. de Max Ernst, Joan MiróHenri Matisse. La artodomo prezentas alterne la verkojn el la menciita fondaĵo kaj de aliaj konataj artistaj grupoj, kiel ekz. de Käthe Kollwitz kaj Ernst Barlach, de la artista kolonio de Worpswede aŭ de Friedensreich Hundertwasser.

Ampleksaj nedaŭraj ekspozicioj okazigite en la tuta domo substrekis aliajn aspektojn de la arta kaj kultura historioj. En la centro de la temaro estas la vidaj artoj konsiderotaj ĉiam en konekto kun la kulturhistoriaj temoj el la literaturo, muziko kaj dezajno.

La vilao kun sia belega parko, kie okazas regulaj aranĝoj, gastigas ankaŭ la Junularan artlernejon de Nordhausen (Jugendkunstschule).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Claudia Ehser, Rainer Hellberg: Festschrift – 125 Jahre Museum Nordhausen. Nordhausen 2001
  • Kulturelle Entdeckungen THÜRINGEN. Landkreis Eichsfeld, Kyffhäuserkreis, Landkreis Nordhausen, Unstrut-Hainich-Kreis. Band 1, Verlag Schnell & Steiner, Regensburg 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 182-183

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo malnova Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine