Käthe Kollwitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Käthe Kollwitz

Käthe KOLLWITZ [KEte KOLvic] (naskiĝis la 8-an de julio 1867, mortis la 22-an de aprilo 1945) estis germana grafikistino kaj skulptistino.

Ŝi naskiĝis en 1867 en Kenigsbergo (nuntempe: Kaliningrado). En la jaro 1891 ŝi edziniĝis al la kuracisto Karl Kollwitz kaj transloĝiĝis kun li al Berlino. La paro havis du idojn; unu filo pereis dum la unua mondmilito.

Centra temo de ŝia arto estis la mizero de la grandurba laboristaro. Inspirite de Gerhart Hauptmann, kies dramon Die Weber (La teksistoj) ŝi spektis en la jaro 1893, ŝi kreis sian akvafortan ciklon Ein Weberaufstand (Ribelo de lateksistoj) kun realismaj kaj impresionismaj trajtoj.. Ĝi inter 1894 kaj 1898). Pli malfrue ŝian verkaron karakterizas ekspresionismo, ekz. Krieg und Proletariat (Milito kaj proletaro, 1922-1925).

Elstaraj ankaŭ estis ŝiaj afiŝoj, ekz. Helft Russland! (Helpu al Ruslando!, 1921) kaj Verhungernde Kinder (Malsatmortantaj infanoj, 1924). En sia malfrua kreado Käthe Kollwitz ofte prezentis la temon patrino kaj infano, ekz. Zwillingsmutter (Patrino de ĝemeloj, 1937).

Pro la socikritika temaro de la artaĵoj Käthe Kollwitz dum la nazia regado ne plu rajtis ekspozicii siajn kreaĵojn en Germanio. La lastajn jarojn de sia vivo ŝi pasigis retiriĝinte en Berlino, Nordhausen kaj Moritzburg apud Dresdeno, kie ŝi en la jaro 1945 mortis.

La plej granda parto de ŝiaj artaĵoj nun troviĝas en Kolonjo, kie en la jaro 1985 fondiĝis muzeo pri la artistino (Käthe-Kollwitz-Museum).

Interna ligilo[redakti | redakti fonton]