Asa Butterfield
Asa Butterfield | ||
---|---|---|
en novembro 2011
| ||
Persona informo | ||
Asa Bopp Farr Butterfield | ||
Naskonomo | Asa Maxwell Thornton Farr Butterfield | |
Naskiĝo | la 1-an de aprilo 1997 , do nun 27-jara en en Londono-Islington | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Stoke Newington School and Sixth Form vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd | |
Aktiva dum | 2006– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Asa BUTTERFIELD (naskiĝis la la 1-an de aprilo 1997 en Londono-Islington, do nun 27-jaraĝa) estas brita infana aktoro.
Laŭ la nuna stato li aparte konatas pro sia rolo en la kineja filmo La knabo en striata piĵamo, filmdramo pri la Holokaŭsto.
Vivo kaj aktora kariero
Asa Butterfield naskiĝis en Londono-Islington. En aĝo de 7 jaroj li komencis aktori en la teatro pri junaj aktoroj de sia hejmurbo. Mallonge poste li ekhavis unuajn rolojn en televidaj filmoj, inter alie pro siaj okuloj de rara helbluo. Jaron poste li ricevis la ĉefrolon en la filmdramo La knabo en striata piĵamo. Li elektiĝis ne nur pro sia aktora talento, sed ankaŭ pro tio ke li apenaŭ ion sciis pri la Holokaŭsto. Tiel li povis, kiel intencite, povis aparte kredinde bildigi la senkulpan naivecon de la juna germana knabo Bruno.
Preskaŭ samtempe al la filmado de la dramo La knabo en striata piĵamo, Asa Butterfield ankaŭ kandidatiĝis por rolo en la filmo Mr. Nobody, kaj ankaŭ ricevis tiun rolon. Ĉar tamen fine la filmaj periodoj de ambaŭ produktaĵoj parte okazis paralele, kaj ne eblintus partopreni en ambaŭ filmoj, li decidiĝis favore al La knabo en striata piĵamo.
Sekvis rolo en la brita televida serio Merlin, kaj la horora filmo Wolfman. En 2012 li videblas inter alie en la familia filmo Nanny McPhee and the Big Bang kun la aktorinoj Emma Thompson kaj Maggie Gyllenhaal, kaj sub la reĝisorado de Martin Scorsese en la tridimensie farita kineja filmo Hugo (angle) respektive Hugo Cabret (france, germane, itale kaj alilingve): en tiu filmo li same havas la titolan rolon, kaj li aktoras flanke de la kolegoj Chloë Moretz, Sacha Baron Cohen, Ben Kingsley kaj Jude Law.
Listo de filmoj
- 2006: After Thomas (rolo de Thomas)
- 2007: Son of Rambow (rolo de Brethren Boy)
- 2008: Ashes to Ashes 1.06 (rolo de Donny)
- 2008-2009: Merlin – the new aventures (rolo de Mordred)
- 2009: La knabo en striata piĵamo (rolo de Bruno)
- 2009: Arthur et la Vengeance de Maltazard (rolo de juna Arthur)
- 2010: The Wolfman (rolo de la juna Ben Talbot)
- 2010: Nanny McPhee and the Big Bang (rolo de Norman Green)
- 2011: Hugo respektive Hugo Cabret (rolo de Hugo)