Atabaska lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La atabaska lingvo-familio (ofte literumita "atapaska") estas grava grupo da nord-amerikaj indiĝenaj lingvoj, la plej granda grupo en Usono kaj Kanado laŭ nombro de lingvoj kaj laŭ nombro de nuntempaj parolantoj.

Ĝiaj membroj inkluzivas la apaĉajn lingvojn de sudokcidenta Usono (el kiuj unu, la navaha, havas pli ol 150 000 parolantojn) kaj plurajn gravajn lingvojn de okcidenta Kanado. Kune kun la ĵus mortinta, klare parenca ejaka lingvo, kaj la simil-struktura, eble parenca tlingita, la atapaska lingvaro formas la lingvan superfamilion na-denea. (Iam oni konsideris ankaŭ la hajda parto de na-denea lingvaro, sed pli modernaj studoj montris la similecojn nur supraĵaj.)

Antaŭ-kontakta distribuo de Na-deneaj lingvoj (Atabaska + Eyak + Tlingit)


vidu ankaŭ: Lingvoj de Oregono

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://ling.ucsc.edu/Jorge/fernald.html greke http://www.uaf.edu/anlc greke http://www.yukoncollege.yk.ca/ynlc greke http://www.indianersprachen.de