Ateneo de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ateneo de Sevilo
Ateneo de Sevilla
ateneo
Komenco 1887 vd
Geografia situo 37° 23′ 36″ N, 5° 59′ 37″ U (mapo)37.39325-5.9935833333333Koordinatoj: 37° 23′ 36″ N, 5° 59′ 37″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Sevilo
Ateneo de Sevilo (Sevilo)
Ateneo de Sevilo (Sevilo)
DEC
Ateneo de Sevilo
Ateneo de Sevilo
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Map
Ateneo de Sevilo
Fondinto(j) Manuel Sales y Ferré vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

La Ateneo de Sevilo, nomita dekomence "Ateneo y Sociedad de Excursiones", havas riĉan historion kiel kultura, scienca, literatura kaj arta asocio, ekde ĝia fondo fare de Manuel Sales y Ferré en 1887.

Tre ofte, dum la finaj jaroj de la 19-a jarcento kaj laŭlonge de la 20-a jarcento, la Ateneo florigis la kulturan vivon de Sevilo kaj eĉ ĝenerale, de Hispanio, ĉar ĝi estis hejmo de kaj promociis la ĉeftendencojn de pensaro kaj arto plej avangardaj siaepoke. Por ekzemplo; kadre de la celebro de la tria jarcentjariĝo de la morto de Luis de Góngora, ĝis tiam iom forgesita, en la Ateneo de Sevilo okazis tre ikona renkontiĝo de membroj de la fama Generacio de la 27a. La konata grupa foto, en kiu aperas inter aliaj la poetoj Federico García Lorca, Rafael Alberti, José Bergamín, Dámaso Alonso kaj Jorge Guillén, estas prezidita de la advokato Manuel Blasco Garzón, tiama prezidanto de la Ateneo de Sevilo; kaj tiu de la ĝia fako de Literaturo, nome kuracisto kaj verkisto José María Romero Martínez, organizinto de la renkontiĝo.

Elstaraj verkistoj, kiel Juan Ramón Jiménez, José María Izquierdo kaj Joaquín Romero Murube, estis membroj de la Ateneo de Sevilo. JRJ venis al Sevilo por studi juron, diris ofte, ke li fariĝis verkisto kaj poeto en la biblioteko de la Ateneo de Sevilo. Aliaj gravaj membroj estis Pedro Rodríguez de la Borbolla, Blas Infante, Diego Martínez Barrio kaj Miguel García y Bravo-Ferrer.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barrero González, Enrique (ed. lit) (2004–2005). El Ateneo de Sevilla y su cabalgata de Reyes Magos. Sevilla: Ateneo de Sevilla. 2 vol.
  • Barrero González, Enrique (2006). Noticias de la vida y de la obra de José María Izquierdo con sus escritos conservados por Miguel Romero Martínez. Sevilla: Ateneo de Sevilla. ISBN 84-611-3194-0.
  • Diccionario de ateneístas de Sevilla (2002–2007). Sevilla: Ateneo de Sevilla. 4 vols.
  • Domínguez León, José (kunord.) (2001). La cabalgata de Reyes Magos del Ateneo de Sevilla. Tekstoj: José Domínguez León, Miguel Cruz Giraldez, Gerardo Pérez Calero; álbum fotográfico, Marcos Fernández Gómez... [et al.] Sevilla: Ateneo de Sevilla.