Ateneu Enciclopèdic Popular

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ateneu Enciclopèdic Popular
ateneo
Komenco 1903 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Casa Pau Vilaregut
Ideologio

Kataluna naciismolaborista movado

Membro de Fédération internationale des centres d'études et de documentation libertaires vd
vdr

Ateneu Enciclopèdic Popular (AEP) - Centre de Documentació Històrica i Social (CDHS) [Popola encicklopedia ateneo - centro de historia kaj socia dokumentado] estas kultura asocio de Barcelono (Katalunio, Hispanio).

Ĝin fondis en 1902 grupo de intelektuloj kaj laboristoj, kiuj apartenis al neniu konkreta politika ideologio. Ĝia ĉefa celo estis klerigi la laboristojn de la urbo, kiuj tiutempe estis la plimulto de la loĝantaro, sed ne ĝuis multajn eblojn por akiri edukadon. Ĉefe dum la respublika periodo ĝi ludis gravan rolon en la kultura kaj socia vivo de la urbo. En ĝi partoprenis figuroj kiel Federico Garcia LorcaÁngel Pestaña. En 1939 la diktatura reĝimo fermis ĝin kaj ĝi nur povis denove malfermiĝi en 1980.

Krom esti kultura asocio, nuntempe ĝi ankaŭ inkludas grandan arĥivon pri la historio de la laborista movado kaj partikulare de la Hispana laborista movado.

AEP eldonas la jaran revuon Enciclopèdic pri historiaj kaj sociaj temoj, ofte el liberecana perspektivo.

AEP kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hispana milito tiu ateneo havis fortan sekcion pri Esperanto - interalie Kataluna Esperanto-Federacio havis tie sian sidejon. Tie instruis konataj esperantistoj kiel Joan Amades. Kaj tie lernis homoj kiel Eduardo Vivancos.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aisa Pàmpols, Ferran (2000), Ateneu Enciclopèdic Popular (1902-1999). Una història de Barcelona, Barcelona: Lallevir SL/Virus editorial. (ISBN 84-931045-0-7)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eduardo Vivancos, “Notoj de mia taglibro (1937-1938)”, Beletra Almanako 32, 2018. [Notas de mi diario (1937-1938), trad. Juliette Ternant)