Atrikornitedoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Atrikornitedoj
Atrichornis clamosus
Atrichornis clamosus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Atrikornitedoj Atrichornithidae
Stejneger, 1885
Genro: Atrichornis
Stejneger, 1885
Specioj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Atrikornitedoj (Atrichornithidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Paseriformes). En tiu familio estas unu genro kun du specioj.

Enhavo

[redakti] Klasifiko

La Atrikornitedoj estas tre malnova familio, kiu estas plej proksime parenca al la Menuredoj (Menuridae), al la Ptilonorinkedoj (Ptilonorhynchidae) kaj la Klimakteredoj (Climacteridae).

[redakti] Vivejo kaj ofteco

Atrikornitoj, aŭ arbustbirdoj, estas tre maloftaj birdoj kun malgranda habitato en Aŭstralio. La rustventra arbustbirdo vivas en la pluvarbaroj limregione de New South Wales kaj Queensland, la brua arbustbirdo en la arbustregiono de Okcidentaŭstralio. Oni longan tempon opiniis, ke tiu lasta specio estas estingita, antaŭ ol oni remalkovris ĝin en 1961.

[redakti] Aspekto kaj vivmaniero

Ambaŭ specioj havas la grandecon de Sturnoj (proksimume 20 centimetrojn) kaj okulfrape brunan kaj nigran plumaron. Ili estas timemaj, grundoloĝantaj birdoj, malbonaj flugantoj, kiuj vivas prefere en la subkreskaĵo kaj densarbustaĵo.

La maskloj disponas pri tre laŭta voko, aŭdebla tra vastaj distancoj. La inoj konstruas volbitajn nestojn proksime al la grundo kaj solaj zorgas por la bredado de la idoj.

[redakti] Genro kai specioj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj