August Cieszkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Cieszkowski

August Cieszkowski de Dołęga (naskiĝis la 12-an de oktobro 1814, mortis la 12-an de marto 1894) estis pola filozofo kaj politikisto.

Vivo

Li studis en Jagiellona Universitato en Krakovo kaj en Berlino. En 1838 li fariĝis doktoro de la filozofio en Heidelberg.

Poste vojaĝis tra Francio, Italio kaj Britio. En la 1840-aj jaroj li pasloĝis en Parizo, kie li influis al Pierre Proudhon. La filozofio de Cieszkowski inspiris ankaŭ al Zygmunt Krasiński. Influo al Karl Marx estas asertita de kelkaj aŭtoroj, sed ne pruvita.

Reveninte al Pollando Cieszkowski hejmiĝis apud Poznano, en la vilaĝo Wierzenica.

Kiel politikisto li publikigis alvokon al la parlamentoj de la mondo por paco kaj interkompreniĝo. Poste li kreis Ligon Nacian Polan (1848). Li estis ankaŭ en prusa registaro kaj prezidis la Rondon Polan. Li kunfondis Universitaton Adam Mickiewicz en Poznano kaj trifoje prezidis la Poznanan Asocion de la Amantoj de la Scienco (PTPN). Krome li estis membro de la Akademio de la Kapableco en Krakovo.

Plej gravaj verkoj

  • Prolegomena zur Historiosophie (1838) (Prolegomeno por Historiozofio)
  • Gott und Palingenesie (1842)
  • Ojcze nasz (1848) (Patro nia)