August Ferdinand Bernhardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Ferdinand Bernhardi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1769 (1769-06-24)
en Berlino
Morto 1-an de junio 1820 (1820-06-01) (50-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Familio
Edz(in)o Sophie Tieck
Infanoj Theodor von Bernhardi • Wilhelm Bernhardi
Okupo
Okupo lingvistoverkisto
vdr

August Ferdinand BERNHARDI (naskiĝinta la 24-an de junio 1769 en Berlino, mortinta la 1-an de junio 1820 samloke) estis germana lingvisto kaj verkisto. Filo lia estis la historiisto kaj diplomato Theodor von Bernhardi.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte en Halle (Saale) ĉe Wolf li iĝis en 1791 instruisto ĉe Friedrichswerder-gimnazio en Berlino kie li en la jaro 1888-a eklernejestris. En 1820, mallonge antaŭ iĝis ĉefo de la Frederiko-Vilhelmo-gimnazio berlina. En 1799 li edziĝis al Sophie, fratino de Ludwig Tieck de kiu estis divorco en 1805.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter liaj skribitaĵoj menciindas: »Vollständige lateinische Grammatik« (Berlino 1795–97); »Vollständige griechische Grammatik« (Berlino 1797); »Sprachlehre« (Berlino 1801–1803) kaj »Anfangsgründe der Sprachwissenschaft« (Berlino 1805); la du lastaj menciitaj verkoj ja gravis por lingvistiko.

Tamen Bernhardi plej famiĝis per siaj rilatoj al gravuloj al la romantikisma skolo. Pro tio konatas liaj teatraj kritikaĵoj ktp., ĉefe »Bambocciaden« (Berlino 1797 ĝis 1800), satiraj humuraĵoj pri al vivo socia-literatura en Berlino. El la postlasitaĵoj de la geedzparo Bernhardi la filo Wilhelm Bernhardi (ĵurnalisto kaj teatrokritikisto siatempe konata) eldonis rakontojn kelkajn sub la titolo »Reliquien« (Altenburg 1847).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 718 (tie ĉi interrete)