Avalon (mitologio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
The Death of King Arthur.jpg
Glastonbury Tor 060404.jpg
KingArthurTombsite.jpg
England-Saint-Michaels-Mount-1900-1.jpg
La lasta dormo de Arturo en Avalon, 1881-1898

Avalon estas mita insulo en la Irlanda maro, kie en la kelta mitologio batalmortintaj reĝoj kaj herooj loĝas kaj kie loĝas druidoj kiuj povas kuraci vundojn.

La insulo, en la mitologio, situas tuj post la horizonto. En la Reĝo Arturo-legendo ĉi tie la vundoj de reĝo Arturo, ricevita dum la batalo de Camlan (kontraŭ lia filo Mordred), estas prizorgataj de la feino Morgen.

La rakonto estas ke tri misteraj virinoj portis la morte vunditan Arturon per nigra ŝipo al Avalon. Laŭ la legendo Arturo iam revenos el Avalon por komandi la subpremitan keltan popolon kontraŭ la Anglosaksoj.

Laŭ certa versio de la legendo la glavo Excalibur estis forĝita en Avalon. Tradicie Avalon estas egalrajtigita al Glastonbury (en la angla Somerset), kie situus la tombo de Arturo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.isleofavalon.co.uk
Ekstera ligilo  http://mitologiacelta.idoneos.com/index.php/297445
Ekstera ligilo  http://www.earlybritishkingdoms.com/arthur/avalon.html
Ekstera ligilo  http://www.educar-argentina.com.ar/ARTINTER/avalon.htm

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj