Aviadila akcidento apud Mendelejevo (1982)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aviadila akcidento apud Mendelejevo
Aviadilo, simila al la akcidentinta


Aviadilo, simila al la akcidentinta

aviadila akcidento
Ĝenerala informo
Dato  6-a de julio 1982
Tempo  00:35 Mezeŭropa tempo
Karaktero  falo de la aviadilo post ekfluo
Kaŭzo  malŝalto de motoroj post misa reago de kontraŭincendia sistemo
Loko  Apud loĝloko Mendelejevo, distrikto Solneĉnogorsk, Moskva provinco, Sovetunio
Geografia situo 56° 1′ 39″ N, 37° 15′ 30″ O (mapo)56.027451137.2584257Koordinatoj: 56° 1′ 39″ N, 37° 15′ 30″ O (mapo)
Flugo  411
Punkto de elflugo  Moskvo (Ŝeremetjevo), Sovetunio
Punkto de alflugo  Dakaro, Senegalo

Fritaŭno, Sieraleono

Pereintoj  90
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Il-62
Flugkompanio  Aeroflot
Flanka numero  СССР-86513
Dato de produktado  1980
Pasaĝeroj  80
Aviadilanoj  10
Postvivintoj  0 personoj
Aviadila akcidento apud Mendelejevo (Eŭropa Ruslando)
Aviadila akcidento apud Mendelejevo (Eŭropa Ruslando)
DEC
Aviadila akcidento apud Mendelejevo
Aviadila akcidento apud Mendelejevo
Akcidento de Aviadila akcidento apud Mendelejevo
vdr

Aviadila akcidento apud Mendelejevo (1982) estas kraŝo de pasaĝera aviadilo Il-62 de flugkompanio "Aeroflot", okazinta la 6-an de julio 1982 en Moskva provinco (RSFSR) je 1,5 km oriente de loĝloko Mendelejevo. La katastrofo pereigis 90 homojn (ĉiujn, kiuj estis en la aviadilo).

Katastrofo[redakti | redakti fonton]

La aviadilo ekflugis nokte, en bonaj veteraj kondiĉoj. Post kaŝo de ĉasio aperis signalo pri incendio en unu motoro, poste - en la dua. Laŭ reguloj tiuj motoroj estis malŝaltitaj. La personaro decidis alteriĝi, sed ne sukcesis tion fari pro nesufiĉa alteco. La flugo daŭris 2 min 35 sek, post tio la aviadilo falis en arbaron inter Mendelejevo kaj vilaĝo Kluŝino kaj forbrulis.

Unuaj sur la lokon de tiu katastrofo trafis loĝanloj de Mendelejevo. Informo pri la katastrofo laŭ tiamaj reguloj de Sovetunio estis sekretigita. Oni rapide forigis ĉiujn fragmentojn de la aviadilo.

Pereintoj[redakti | redakti fonton]

Pro la katastrofo pereis 90 homoj (85 plenkreskuloj kaj 5 infanoj).

Ŝtataneco de pasaĝeroj:

Ŝtataneco Kvanto
Sovetunio 46
Sieraleono 21
FRG 5
Aŭstrio, Senegalo po 2
Irlando, Barato, Pollando, Kaboverdo po 1

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ oficiala konkludo, la katastrofon kaŭzis erara informo pri incendio en motoroj, aperinta preskaŭ tuj post ekflugo. Por eviti incendion, estis malŝaltitaj du motoroj el kvar, sed malgranda atingita alteco ne permesis kontinui flugon.

Loko[redakti | redakti fonton]

Sur la loko de ĉi tiu katastrofo nun estas triangula arbarkampeto kun abioj, kie staras tri etaj monumentoj: unu estas dediĉita al aviadilanoj, kaj du aliaj - al sovetiaj pasaĝeroj-maristoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]