Azolo (planto)
Algofilikoj (Azolla) | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Azolla caroliniana
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
A. filiculoides[1] | ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
vidu liston sube | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La genro Azolla (algofilikoj), azolo en esperanto, apartenas al familio de Salviniaceae. Pli frue ĝi estis klasifikita al la familio Azollaceae. La genro konsistas el sep specioj, kiuj indiĝenas en la tropikoj.
Algofilikoj grandas 0,5 ĝis 15 cm, ŝvebas sur la akvosurfaco. Ili disvastiĝas per stolonoj kaj povas traplekti grandaree al la akvosurfacon. Iliaj radikaj haroj pendas kelkajn centimetrojn suben, sed ne ankriĝas en la grundo. Pro tio, algofilikoj vivas nur en konstantaj aŭ malrapide fluantaj riveroj.
La algofilikoj havas nitrogenfiksajn cianobakteriojn (Anabaena azollae, Nostoc azollae) en siaj folikavoj. Tiu ĉi simbiozo estas eluazat en la rizokultivado: Azolla kunvivas sur la rizokampoj kaj aldonas post ties kompoŝtado al prizorgo kun nitrogeno.
Krom tio, la densa kreskoplektaĵo de Azolla malhelpas la evoluon de multaj kuloformaj specioj, kiu estas avantaĝo en tiuj regionoj, kie okazas malario.
Algofilikoj estas uzataj ankaŭ kiel ornamplantoj en ĝardenaj lagetoj aŭ akvarioj kaj disvastiĝis tiel en multaj partoj de la mondo.
Parte, ĝi evoluas al "trudherbo", tiam kurkulio Stenopelmus rufinasus estas sukcese aplikata por biologia kontrolo.
Specioj
Al genro Azolla apartenas sekvaj specioj:
Aziaj specioj
- Japana algofiliko (Azolla japonica Franch. & Sav.)
- Granda algofiliko (A. filiculoides Lam.)
- Pacifika algofiliko (A. pinnata R. Br.) (devenas el Afriko)
Afrika specio
- Afrika algofiliko (A. nilotica Decne. ex Mett.)
Amerikaj specioj
- Malgranda algofiliko (A. caroliniana Willd.)
- Meksika algofiliko (A. mexicana Presl)
- Etfolia algofiliko (A. microphylla Kaulf.)
Notoj kaj referencoj
- ↑ In: Encyclopédie Méthodique, Botanique 1(1): 343. 1783. Name - Azolla Lam.. Tropicos. Missouri Botanical Garden. Alirita February 19, 2010. “Annotation: a sp. nov. reference for Azolla filiculoides
Type Specimens HT: Azolla filiculoides”.