Bálint Alsáni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bálint Alsáni [alŝAni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Alsáni Bálint estis hungara kardinalo, episkopo, kanoniko, politikisto, diplomato.

Bálint Alsáni [1] naskiĝis en Hungara reĝlando en la 1330-aj jaroj. Li mortis la 19-an de novembro 1408 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Alsáni frekventis universitaton en Bologna, kie li doktoriĝis en 1350. Post 2 jaroj li iĝis kanoniko de Veszprém (urbo), en 1353 de Esztergom. Inter 1373 kaj 1376 li estis subkanceliero, dume en 1374 li ricevis la postenon episkopo de Pécs. Li ricevis ankaŭ diplomatiajn taskojn en la nuna Italio. Li estis fidelulo de Urbano la 6-a, tial en 1384 li ekhavis la titolon kardinalo, sed li ne partoprenis en konklavoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]