Bálint Benkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Benkó
Persona informo
Naskonomo Benkó Bálint
Naskiĝo la  28-an de novembro 1894(nun 1894-11-28)
en Hungario Oroszka (Hungara reĝlando)
Morto la 11-an de decembro 1955
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Bálint Benkó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkó Bálint estis hungara aktoro.

Bálint Benkó [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1894 en Oroszka (Hungara reĝlando, nuntempa Pohronský Ruskov en Slovakio), li mortis la 11-an de decembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Benkó komencis sian aktoran karieron en Gyula en 1923. Ekde la sekva jaro li apartenis al Teatro de Kecskemét, inter 1928 kaj 1931 al Nova Teatro (Budapeŝto), inter 1933-1938 al Teatro Belvárosi. En 1940 li nelonge estis teatrestro de Teatro Városi. Oni supozas, ke li laboris en Hungara Ŝtatfervojo post la 2-a mondmilito.

Li edziĝis en 1922, 1928 kaj 1954.

Lia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Megvédtem egy asszonyt (1938) - kuracisto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.