Bálint Putnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Putnik
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1901 (1901-02-03)
en Oradea
Morto 15-an de januaro 1995 (1995-01-15) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestroteatra reĝisoro
vdr

PUTNIK Bálint estis hungara aktoro, direktoro de teatro naskiĝinta en Nagyvárad la 3-an de februaro 1901 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de januaro 1995.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Bálint Putnik lernis en 1927 en privata aktora lernejo de Szidi Rákosi, ekde 1928 li ludis en la Nacia Teatro (Pécs), poste en Oradea, Kluĵo, Kassa, Pozsony. Inter 1940 kaj 1945, poste en 1947–48 li estis direktoro de la teatro de Oradea, en 1948 de la Teatro Kisfaludy, poste aktoro en Nacia Teatro (Szeged) kaj fine (jam kiel emerito) en la Teatro Madách.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Petrov (Jacobi V.: Sybill);
  • Nagyherceg (Jacobi V.: Sybill);
  • Feri (Lehár F.: A mosoly országa);
  • János vitéz (Kacsoh P.);
  • Edvin (Kálmán I.: A csárdáskirálynő);
  • Komornyik (Barré: Léni néni)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.