Bálint Török (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Török
Persona informo
Naskiĝo la  31-an de decembro 1887(nun 1887-12-31)
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 3-an de julio 1956
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Bálint Török [torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török Bálint estis hungara agronomo, redaktoro.

Bálint Török[1] naskiĝis la 31-an de decembro 1887 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 3-an de julio 1956 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Török maturiĝis en kalvinana kolegio en sia naskiĝurbo, poste li akiris agronomian diplomon en agronomia akademio en la sama urbo, fine li studis vitkulturon en Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en barona bieno en Pest. Depost 1910 li havis postenojn en plurajn agraraj asocioj. Ekde 1920 li apartenis al la hungara minoritato en Rumanio (Transilvanio) escepte la rehungariĝon (1940-1945). Ekde 1920 li redaktis rumaniajn hungarajn agronomiajn gazetojn (Erdélyi Gazda, Méhészeti Közlöny).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A méhtenyésztés vezérfonala (libro, 1925)
  • Mit tehetnek a papok, tanítók és leviták a falusi földművelő nép anyagi helyzetének javítása érdekében (1925)
  • Erdély mezőgazdaságának állapotáról (studo, 1935)
  • A gyümölcsfák kártevői (1939; 1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]