Béla Komjádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Komjádi
Béla Komjádi
Béla Komjádi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1892 (1892-03-15)
en Budapeŝto
Morto 5-an de marto 1933 (1933-03-05) (40-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo cerba sangado
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Béla Komjádi
Okupo
Okupo ĵurnalisto • water polo referee • sporta trejnisto • akvopilkisto
vdr

Béla Komjádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Komjádi Béla estis hungara akvopilkisto (defendisto), naĝisto, trejnisto, grava figuro de la frua akvopilka vivo.

Béla Komjádi[1][2] naskiĝis la 15-an de marto 1892 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 1933 (laŭ alia informo la mortotago estas la 6-a) en Budapeŝto.

Naĝejo pri Komjádi
Busto pri Komjádi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Komjádi devenis el juda familio. Pri la lernejaj jaroj informoj ne estis trovitaj, sed fakte li estis oficisto, dum li kontribuis pri sportoj en gazetoj. En 1913 li soldatiĝis kaj komence li batalis dum la 1-a mondmilito. Li vundiĝis, tial li estis forigita el la armeo. Li ricevis plurajn premiojn inter 1915-1932.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Béla Komjádi ekde 1910 estis naĝisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li venkis kelkfoje, tamen li ne havis gravajn rezultojn. Post kvar jaroj li aliĝis al la akvopilkistoj. Li finis sian aktivan akvopilkistan karieron en 1919, sed ekde 1916 li estis trejnisto. Lia sportkluba teamo estis hungara ĉampiono dufoje (1923, 1924), lia nacia hungara teamo estis olimpika ĉamiono en 1932 eŭropa ĉampiono en 1926, 1927 kaj 1931. Li havis signifan postenon en la hungara akvasporta asocio. Li enkondukis pli efikan trejnadon kaj sisteman okupiĝon pri la junuloj.

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vízipóló (1925)
  • Kezdő vízipólójátékos tréningje (artikolo, 1928)
  • A magyar vízipólócsapat a X. olimpián (artikolo, 1932)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]