Béla Scitovszky
Béla Scitovszky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de januaro 1878 en Budapeŝto | ||||
Morto | 20-an de aŭgusto 1959 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | National Party of Work vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Béla Scitovszky [ŝcitovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scitovszky Béla estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis nagykéri.
Béla Scitovszky [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1959 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Scitovszky frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, fine li ankaŭ doktoriĝis. En 1902 li eklaboris en administrado de Nógrád (historia departemento). En 1910 kaj 1922 li estis elektita parlamenta deputito, en 1922 li estis parlamentestro. Inter 1926 kaj 1931 li estis ministro pri enlandaj aferoj en Kabineto Bethlen. Li estis parlamentano ĝis 1935.