Börek
Börek aŭ burek estas nedolĉa pastomanĝaĵo kaj estas farata en multaj landoj kiuj iam estis parto de la otomana imperio. Ofte oni uzas foliigitan paston kaj la farĉo povas esti fromaĝo (plejofte feta-fromaĝo), viandhaketaĵo aŭ legomo (plejofte spinaco)
Nomo
Börek originas el la turka kuirarto. En la turka la vorto börek estas uzata por diversaj pastaĵoj, dum en lingvoj kiuj prunteprenis la vorton ĝi estas pli specife uzata.
Börek (Turkio)
En Turkio su böreği ("akva börek") estas lasanjeca speco, plejofte farĉita kun feta-fromaĝo. Sigara böreği ("sigara börek") estas etaj rulaĵoj, ankaŭ kun fromaĝo. Kürt böreği ("kurda börek") estas senfarĉa börek, kiu ofte estas manĝata kun surŝutita pulvorsukero. Börek ofte estas vendata en bakejoj kaj hastmanĝejoj de turkaj enmigrantoj en okcidenta Eŭropo.