B. Gogeliani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

B. GOGELIANI (mortis en 1910) estis kartvela esperantisto. Li estis unu el la pioniroj de Esperanto en Kartvelio.

Li estis esperantisto jam en la infanaĝo. Li studis en la Universitato de Ĝenevo, en Svisio, kaj reveninte en sian patrolandon li baldaŭ estis arestita pro politikaj aferoj kaj metita en la malliberejon de Tbiliso, kie li instruis Esperanton al multaj siaj samsortuloj. Post unu jaro oni ekzilis lin en nordan Rusion, kie li ne povis elporti la klimaton kaj malsaniĝis. Eĉ tie li propagandis Esperanton inter politikaj ekzilitoj ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. El sia ekzilejo, li kunlaboris al La Ondo de Esperanto kaj aliaj publikaĝoj.