Baarle-Hertog
Tiu ĉi artikolo temas pri la belga komunumo, kiu nederlande nomiĝas Baarle-Hertog kaj france Baerle-Duc. Ne miksu ĝin kun la franca komunumo Bar-le-Duc. |
Mapo de la municipoj en la provinco |
---|
Bazaj informoj |
Provinco: Antverpeno |
geografia situo: 51°26’N; 4°55’E Mapo |
areo: 7,40 km² |
loĝantoj: 2.247 (2004-01-01) |
Loĝdenso: 304 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 2387 |
Baarle-Hertog (nederlande: [BA:Rl'-HERtoĥ]) estas municipo en Belgio.
Kune kun la nederlanda komunumo Baarle-Nassau ĝi formas la vilaĝon Baarle. Baarle-Hertog konsistas el 22 eksklavoj kaj parto, kiu limas rekte al la Belga limo kun la vilaĝeto Zondereigen.
La limoj de Baarle-Hertog estas historia kuriozaĵo, kaj estas tre malsimplaj. Baarle-Hertog konsistas el 24 eroj de lando, el kiuj 20 estas ĉirkaŭitaj de la nederlanda komunumo de Baarle-Nassau. Ene de tiuj ĉi (belgaj) eksklavoj, estas ankaŭ 7 nederlandaj enklavoj, kiuj apartenas al la nederlanda komunumo de Baarle-Nassau. La limo estas tiel komplika, ke kelkaj stratoj kaj domoj estas dividitaj inter la du landoj. Onidire, ke kiam nederlanda leĝo devigis ke (nederlandaj) restoracioj fermu pli frue ol la belgaj, en kelkaj restoracioj la klientoj devis nur movi siajn tablojn al la belga flanko.
Vidu ankaŭ
- la artikolon pri duoblaj urboj (kiel ekzemple la komunumoparo Baarle-Hertog en Belgio kaj Baarle-Nassau en Nederlando).
-
Simbola limŝtono en la centro de Baarle.
-
Domo kiu troviĝas kaj en Belgio kaj en Nederlando. La blanka strio sur la trotuaro indikas la ŝtatan limon.
-
Belga domo kun ĝardeno en Nederlando.
-
Numerŝildo de belga domo, indikita per malgranda belga flago.
-
Numerŝildo de nederlanda domo, indikita per nederlanda flageto.
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retejo de la komunumo (nederlande) greke Fotoj de Baarle-Hertog kaj Baarle-Nassau (angla teksto) greke Mapoj kaj historio de Baarle (angla teksto)
|