Babur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Babur en mogola miniaturo.

Zahir-ud-din Mohammad Babur (n. la 14-an de februaro 1483 - m. la 26-an de decembro 1530), imperiestro kaj fondinto de la mogola dinastio kaj la Mogola Imperio de Barato. Li estis devenanto de la konkerinto mongola Timur.

Babur, t.e. "tigro", naskiĝis en la urbo Andiĝano en nuna Uzbekio. Li estis filo de Umar Ŝejko, reĝo de Fergano. Pro la morto de sia patro, Babur surtroniĝis en 1495 kiam li estis nur 12jaraĝa. Malgraŭ la intenco preni la povon de pluraj onkloj liaj, Babur restis kiel firma suverenulo.