Bad Religion

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Bad Religion
Persona informo
TTT
Retejo http://badreligion.com
vdr

Bad Religion (malbona religio) estas usona punka bando kiu formiĝis en Los-Anĝeleso, Kalifornio, en 1980. La vortumado de la bando temas pri religio, politiko, socio, amaskomunikiloj kaj scienco. Muzike, ili famas pro sia melodiemo kaj etenda uzado de tripartaj voĉaj harmonioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bando trairis multajn ŝanĝojn en membraro, kaj la kantisto Greg Graffin estis la nura konstanta membro de la grupo, kvankam ankaŭ fondomembroj Jay Bentley kaj Brett Gurewitz estis en la bando dum plej granda parto de ĝia historio, kaj la gitaristo Brian Baker estis grupano ekde 1994. Gitaristo Mike Dimkich kaj drumisto Jamie Miller estis membroj ekde 2013 kaj 2015 respektive. Ĝis nun, Bad Religion publikigis dek sep studialbumojn, du koncertalbumojn, tri kompilalbumojn, tri diskalbumetojn, kaj du koncertajn DVD-jn. Ili estas konsiderataj unu el la plej vendantaj punk-rokaj grupoj el ĉiuj tempoj,[1] vendinte ĉirkaŭ kvin milionojn da albumoj tutmonde.[2]

Sukcese atinginta iomajn sekvantaron kaj kritikan laŭdon pere de iliaj publikigoj en la diskeldonejo de Gurewitz Epitaph en la 1980-aj jaroj kaj komenco de la 1990-aj jaroj, Bad Religion atingis ĉeftendencan sukceson kontraktinte kun grava diskeldonejo Atlantic en 1993. Bad Religion pioniris la movadon de punk-roka revivigo de la 1990-aj jaroj, establante formulon por kaliforniaj punk-bandoj kiel Green Day kaj Epitaph-kontraktitaj the Offspring, NOFX kaj Rancid.[3] Atlantic reeldonis la iaman Epitaph-albumon Recipe for Hate (1993), kiu iĝis komerce sukcesa, same kiel la sekva Stranger than Fiction de 1994.[4]

Tuj antaŭ la publikigo de Stranger than Fiction, Gurewitz lasis Bad Religion por prilabori sian eldonejon Epitaph, kaj estis anstataŭita de Brian Baker. La sukceso de la bando malrapide malpliiĝis fine de la 1990-aj jaroj, kaj post tri pliaj albumoj, ili estis forigitaj el Atlantic en 2001. Tio rezultis en reveno de Bad Religion al Epitaph kaj de Gurewitz al la bando. Ekde tiam, ili reakiris popularecon, kaj "Sorrow," "Los Angeles Is Burning," kaj "The Devil in Stitches" estis intere la 40 pintaj sukcesoj de la listo de Alternative Airplay, kaj ilia dek ses studialbumo, True North (2013), iĝis unua albumo de Bad Religion se temas pri eniri en la 20 pintaj sukcesoj de la listo de la gazeto Billboard kie fakte ĝi atingis la numeron 19.[4] La 17a kaj plej ĵusa albumo de la bando, Age of Unreason, estis publikigita la 3an de Majo, 2019.[5]

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • Greg Graffin – ĉefkantisto (1980–nun), piano, sinteziloj, akustika gitaro (1982-1983)
  • Brett Gurewitz – gitaro, apoga kantisto (1980–1983, 1988–1994, 2001–nun)
  • Jay Bentley – baso, apoga kantisto (1980–1982, 1986–nun)
  • Brian Baker – gitaro, apoga kantisto (1994–nun)
  • Mike Dimkich – gitaro (2013–nun)
  • Jamie Miller – drumoj, perkutado, apoga kantisto (2015–nun)

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • How Could Hell Be Any Worse? (1982)
  • Into the Unknown (1983)
  • Suffer (1988)
  • No Control (1989)
  • Against the Grain (1990)
  • Generator (1992)
  • Recipe for Hate (1993)
  • Stranger than Fiction (1994)
  • The Gray Race (1996)
  • No Substance (1998)
  • The New America (2000)
  • The Process of Belief (2002)
  • The Empire Strikes First (2004)
  • New Maps of Hell (2007)
  • The Dissent of Man (2010)
  • True North (2013)
  • Age of Unreason (2019)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bad Religion Announce Shows In Manchester And London. Stereoboard UK (4a de Aprilo, 2013). Alirita 4a de Aprilo, 2013.
  2. Bad Religion Tested: Live CD. Cduniverse.com (15a de Julio, 2002). Alirita 15a de Oktobro, 2011.
  3. BAD RELIGION's Autobiography 'Do What You Want' Due In August. Blabbermouth.net (8a de Januaro, 2020). Alirita 13a de Marto, 2020.
  4. 4,0 4,1 Bad Religion - Awards. AllMusic.com. Alirita 10a de Oktobro, 2015.
  5. BAD RELIGION To Release 'Age Of Unreason' Album In May. Blabbermouth.net (26a de Februaro, 2019). Alirita 26a de Februaro, 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]