Bagmati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bagmati-river.jpg

Bagmati estas la sankta rivero de la nepalanoj kaj la plej granda rivero de Nepalo.

Ĝi fontas ĉe Bagdwar je la norda rando de la valo de Katmanduo kaj fluas meze tra Katmanduo. Ĉe la bordo situas la templokomplekso de Pashupatinath, en kiu okazas kadavrobruligoj laŭ hinduaj ritoj. La Bagmati absorbas ĉiujn aliajn riveretojn el la valo de Katmanduo kaj forlasas la valon je la sudo en la gorĝo de Chovar. La rivero estas grave malpuriĝinta, ĉar preskaŭ ĉiu uzita akvo de la metropolregiono Katmanduo kun pliaj milionoj da loĝantoj estas kondukata al ĝi.

Koordinatoj: 27° 39′ 09″ N; 85° 17′ 23″ E Mapo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]