Balázs Taróczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balázs Taróczy
Balázs Taróczy
Balázs Taróczy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1954 (1954-05-09) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Loĝloko Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tenisisto • tenisa trejnisto
vdr

Balázs Taróczy [balAĵ tarOci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Taróczy Balázs estas hungara profesia tenisisto. Dum lia dek ok-jara profesia kariero li venkis en 40 turniroj.

Balázs Taróczy[1] naskiĝis la 9-an de majo 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Taróczy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris diplomon en Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1980. Lia edzino naskis filon kaj 3 filinojn. Li ricevis premiojn inter 1994-2014.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Gepatroj de Balázs Taróczy ŝatis la tenison, tial li frue trovis sin ĉe tenisejo. En sia aĝo sep li jam partoprenis en konkursoj, ekde sia aĝo 14 ankaŭ eksterlande. En 1972 li ricevis profesian statuson. Li estis tenisisto en sportkluboj de Budapeŝto inter 1961-1980, poste en germana klubo ĝis 1986. En la 1970-aj jaroj li estis hungara ĉampiono 12-foje unuoble aŭ duope, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1971-1986. Li estis ĉampiono de Granda Ŝlemo en 1981 kaj 1985 virduope. Depost la malaktiviĝo li estis partoprenanto de la hungara kaj internacia tenisaj vivoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]