Balajt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balajt estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Edelény.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, fine de mallonga sakovojo. Edelény troviĝas 4, Rudabánya 16, Kazincbarcika 17, Szikszó 22, Miskolc 26 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1263 laŭ tiama ortografio "Valacht". La vilaĝo longe apartenis al familio Balajti. Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio. Vilaĝservo estas lernejo.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Balajt naskiĝis politikisto Tamás Ragályi.