Balatonederics
Balatonederics (balatonederiĉ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca.
Bazaj informoj
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 1000
- Poŝtkodo: 8312
- Telefonprefikso: 87
Situo
La vilaĝo situas sub monto, 1 km-on for de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Balatonfüred-Keszthely.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la romianoj. La unua mencio devenis el 1214 en formo Edelich. La vilaĝo restis viva dum la turkoj. La fervojo atingis la vilaĝon en 1909. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Badacsony. La loĝantoj okupiĝas pri vinkulturo kaj fremdultrafiko.
Vidindaĵoj
- romkatolika Preĝejo de Johano Baptisto (Balatonederics) el la 1890-aj jaroj
- skulptaĵo pri Sankta Triunuo de 1871
- muzeo pri Afriko
- kastelo