Tapolca
Tapolca estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Tapolca, kies centro ĝi estas.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 64 km²
- Loĝantaro: 17700
- Poŝtkodo: 8300
- Telefonprefikso: 87
Situo[redakti]
Tapolca situas en valo inter montoj Bakony (bakonj), Keszthely (kesthej) kaj Sankta Georgo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Balatonfüred-Keszthely. La lasta urbo estas proksime.
Historio[redakti]
La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko, poste alvenis romianoj kaj hunoj. La unua skriba mencio devenis el 1184. Antaŭ la turkoj la urbeto havis la rangon grandvilaĝo kaj estis bienocentro de la eklezio. En 1554 la turkoj okupis la urbeton. En 1891 ekfunkciis la fervojo, dume la komunumo iĝis distriktejo. En 1863 kaj en 1908 incendioj okazis. En 1943 la judoj estis deportitaj. Tapolca urbiĝis en 1966 kaj iĝis ĉefurbo de la baŭksito. Tiutempe konstruiĝis ipsilonoformaj domoj por la ministoj. La minado faris seka la lagogroton, sed post ĉeso de la minado en la groto denove troviĝas akvo.
Vidindaĵoj[redakti]
- lagogroto, kiu estas vizitebla per boato
- hospitalogroto apartenanta al la malsanulejo kaj kuracloko pulmomalsanuloj
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Tapolca)
- kalvinana preĝejo el 1936
Famuloj[redakti]
- en Tapolca naskiĝis poeto János Batsányi kaj inĝeniero-ministro Tibor Czibere