Balotadoj en Burundo 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La balotadoj de 2005 en Burundo okazis inter la 28-an de februaro kaj 19-an de aŭgusto kaj markis la finon de la trijara transira periodo en la politika vivo de la lando. Ĉi tio estis la unua balotado ekde 1994.

Antaŭaj eventoj[redakti | redakti fonton]

La 28-an de aŭgusto 2000 dum la intertraktado en Arusha (Tanzanio) la burunda registaro kaj reprezentantoj de la ĉefaj ribelulaj organizaĵoj subskribis la interkonsenton, pli konata kiel "Arusha interkonsento". En ĝi estis anoncite pri venonta ĉesigo de militagoj.[1] La flankoj interkonsentis, ke la transira periodo komenciĝu post nerekta elektado de nova prezidanto, kiun subtenu almenaŭ du trionoj da deputitoj de la Nacia kunveno kaj la Senato. Ĉe tio nek Pierre Buyoya, nek Domitien Ndayizeye, eksaj prezidantoj dum la transira periodo, ne kandidatiĝu en tiu ĉi unua balotado. La Nacia kunveno havu 100 lokojn kaj ties deputitoj estu elektotaj laŭ fermitaj (tio estas, verkitaj de la partioj) listoj, surbaze de proporcia (rilate al 17 provincoj) reprezentiĝo. Listoj estu juste ekvilibraj: el ĉiuj tri kandidatoj nur du apartenu al sama etno; el ĉiuj kvin kandidatoj almenaŭ unu estu virino.[2]

La 1-an de novembro 2001 estis fondita la transira registaro.

La 10-an de januaro 2002 estis formita la Transira nacia kunveno.

La 7-an de februaro oni establis la Transiran senaton.[3]

La 27-an de januaro 2003 la transira registaro kaj CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) subskribis la komunan deklaracion pri efektivigo de la interkonsento pri pafĉesigo de la 2-a de decembro 2002. Pierre Nkurunziza iĝis la ŝtata ministro pri la aferoj de la bona regado kaj ŝtata kontrolo.[2]

Preparado de la voĉdonado[redakti | redakti fonton]

La 16-an de oktobro 2004 la Nacia sendependa elekta komisiono publikigis la tempolimojn de la referendumo kaj balotadoj. Laŭ ili la referendumo devus okazi la 26-an de novembro 2004. Post tio inter la 9-an de februaro kaj 23-an de marto 2005 devus okazi balotado en bienojn, komunumojn, balotadoj en leĝdonajn organojn kaj la Senaton. Fini la procezon devus la nerekta elektado de prezidanto en la parlamento, planota por la 22-a de aprilo. Poste la komisiono, referencinte al teknikaj problemoj, ŝanĝis la limdaton de la referendumo, unue ĝis la 22-a de decembro 2004, due — ĝis la 28-a de februaro 2005. Inter la 20-a de novembro kaj la 30-a de novembro estis registritaj 3 134 116 elektontoj. La kvanto de tiuj en diversaj provincoj variis de 60 % ĝis 90 %.[4] La 20-an de oktobro la prezidanto Domitien Ndayizeye subskribis la leĝon, laŭ kiu la projekto de la konstitucio estis deklarita la portempa konstitucio.[5] La referendumo estis aranĝita surbaze de la nacia elekta leĝo de 1993.[4]

Listo de balotadoj[redakti | redakti fonton]

Entute en 2005 burundanoj partoprenis jenajn balotadojn:

La 23-an de septembro okazis sukcesa balotado en vilaĝaj komunumoj, kio finis la nacian balotadan procezon.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]