Banĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banĵulo
(Bathurst)
angle: Banjul
urbo
Moskeo de reĝo Fahad en Banĵulo
Oficiala nomo: Banjul
Lando Gambio Gambio
Rivero Gambio
Situo Banĵulo
 - koordinatoj 13° 27′ 11″ N 16° 34′ 39″ U / 13.45306 °N, 16.57750 °U / 13.45306; -16.57750 (mapo)
Areo 93,0 km² (9 300 ha)
Loĝantaro 34 828 (2003)
 - de metropolo 357 238
Denseco 374,49 loĝ./km²
 - de metropolo 357 238 loĝ./km²
Fondo 1816
Horzono GMT (UTC+3)
Situo enkadre de Gambio
Situo enkadre de Gambio
Situo enkadre de Gambio
Banĵulo vidita el satelito SPOT
Banĵulo vidita el satelito SPOT
Banĵulo vidita el satelito SPOT
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Banjul
"Arko 22" ĉe la sendependiĝa ŝoseo
Banĵulo
Strato en Banĵulo

Banĵulo (iam Bathurst) estas ĉefurbo de Gambio kun 34.828 loĝantoj (stato 2003). Ĝi estas la tria plej granda urbo de Gambio post Serekunda kaj Brikama. Banĵulo estas ankaŭ propra administra distrikto.

Situo

Banĵulo situas ĉe la faŭko de rivero Gambio sur la bordo de Atlantiko.

Historio

Banĵulo fondiĝis en 1816 kiel komerca kaj armea loko, kiam la Britio provis la sklavkomercon reguligi.

Ĝi nomiĝis ĝis 1973 Bathurst (post Henry Bathurst, sekretaro de brita kolonia buroo).

Ekonomio

La marhaveno de Banĵulo [1] havas gravan rolon por Gambio, pej ofte oni eksportas tra la urbo arakidon kaj nafton kaj naftaĵojn.

Iomete ekstere de Banĵulo troviĝas la Banĵula Internacia Flughaveno: la flugkampo estis elektita far NASA en 1987 kiel transatlantika neces-alteriĝejo por Space Shuttle-oj kaj en la postaj jaroj por tio antaŭpreparita. La nova flugkampo longas 3600 m.

Vidu

Eksteraj ligiloj

greke http://www.lonelyplanet.com/destinations/africa/gambia/attractions.htm greke http://www.jica.go.jp/ninkoku/ninkoku509/index.html greke http://www.anzen.mofa.go.jp/info/info4_S.asp?id=277