Drozofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bananmuŝo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Drosophila
nigraventra drozofilo drosophila melanogaster
nigraventra drozofilo drosophila melanogaster
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Dipteroj Diptera
Subordo: Braĥiceroj Brachycera - "Muŝoj"
Familio: Drozofiledoj Drosophilidae, neformale "vinagromuŝoj" [1]
Subfamilio: Drozofilenoj Drosophilinae
Genro: Drozofiloj Drosophila, neformale "bananmuŝoj" [1]
Fallén, 1823
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Drozofiloj, neformale nomataj ankaŭ "bananmuŝoj",[1] estas genro de isektoj el la ordo dipteroj. La genro ampleksas ĉirkaŭ 3.000 speciojn, kiuj vivas en ĉiuj ne tro malvarmaj regionoj.

Uzo en scienco[redakti | redakti fonton]

La specio Drosophila melanogaster (nigraventra drozofilo) estas ŝatata esplorobjekto de genetikistoj, ĉar ĝiaj kromosomoj estas kompare tre grandaj. Krome, por kolekti ilin oni simple devas lasi botelon, kiu enhavas putrantan frukton (aparte vinberojnbananojn), apud malfermita fenestro en laboratorio dum kelkaj horoj. Poste enŝovu la ŝtopilon. La drozofiloj reproduktiĝas tre rapide kaj la nova generacio plenkreskas en 12 tagoj kaj ĉiu ino povas demeti 200 ovojn. Tial dum kelkaj monatoj oni povas studi ilin tra multaj generacioj.

Profesoro Castle ĉe Universitato Harvard unuafoje uzis ilin dum 1900 sed estis Profesoro Thomas Hunt Morgan ĉe Kolumbia Universitato, Novjorko, kiu uzis ilin dum sia kreado de la bazo de moderna genetiko.

Drozofiloj kutime havas ruĝajn okulojn sed Morgan trovis mutaciulon kun blankaj okuloj kaj poste bredis de ĝi. Ĉiuj el la idoj havis ruĝajn okulojn. Poste li interbredis ilin kaj trovis ke, de la venonta generacio estis 3470 kun ruĝaj sed 782 kun blankaj okuloj. Tio korespondis proksimume laŭ la prognozoj faritaj per la teorio de Mendel. Gregor Mendel eksploris kun pizoj kaj studis kiel sulketoj (kompare kun glata ŝelo) trairas tra la generacioj. Lia teorio antaŭvidas proporcion 3:1. Trajtoj estas senditaj al ido iom el la patro, iom el la patrino per kromosomoj.

La eksperimentoj de Morgan dum 1910 trovis aliajn mutaciojn en drozofilo, ekzemple tri tipoj da flugiloj kaj oliva korpo anstataŭ la kutima tankolora. Li trovis ke tiuj ankaŭ akordis kun la teorio de Mendel.

Por pligrandigi la nombron de mutacioj en drozofiloj por pli rapidi la sciencan esploradon Hermann Muller malŝirmis ilin al diversaj kemiaĵoj, altaj temperaturoj kaj iksoradioj. Li ŝokiĝis kiam li trovis ke iksoradioj pligrandigis mutaciojn je 15 000 procentoj. Tio estis la unua averto al homoj pri la danĝero kaj eblaj venontaj problemoj pro radiado.

De post la eksperimentoj de Morgan pri drozofiloj, oni jam uzis kaj ankoraŭ uzas ilin en multaj eksplorado-fakoj - kancero, tuttera plivarmiĝo, Alzheimer-malsano, drogsklaveco kaj eĉ senpezeco de kosmonaŭtoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]